Komparojn inter naziismo kaj komunismo faris pluraj historiistoj, politikaj filozofoj kaj intelektuloj pro teknikaj similecoj de la totalisma loĝistiko inter naziismo kaj stalinismo (politika polico, diktatoreca ŝtata hierarkio malebliganta esprimon de la popola plimulto, ĉiea propagando, kulto al personeco de la ŝtatestro, politika subpremado grandskala kaj eĉ genocidoj, kaj uzo de koncentrejoj). Iuj, kiel Ernst Nolte, analizas ilin kiel du sistemojn kiuj interrespondas per ago-reago.[1] En sia libro Le Passé d'une illusion, François Furet notas ke naziismo kaj komunismo same kontraŭas liberalan demokration kaj tion, kion ili nomas "kapitalisma burĝaro".[2],[3],[3] Tiuj du ideologioj asertas esti socialismaj:[4] la ĉefaj komunismaj landoj deklaras sin "socialismaj" (kiel Sovetio aŭ Ĉinio) kaj "naziismo" estas mallongigo de "naci-socialismo". Ambaŭ stalinisman Sovetion kaj nazian Germanion filozofo Hannah Arendt priskribas kiel reĝimojn "totalismajn" (ŝi komparas nur iliajn politikajn reĝimojn, ne iliajn ideologiojn). Poste ankaŭ por priskribi la reĝimojn de Mao Zedong, de Pol Pot aŭ de Kim Il-sung estis uzita la termino "totalisma".
La historiisto Alain Besançon[5] ankaŭ traktas tiun temon kaj, komparinte la kvanton de studado, de artikoloj, de informfilmoj kaj de fikcioj pri naziismo kaj komunismo, kvalifas kiel "historia hipermnezio" la manieron per kiu la krimoj de nazioj estas eksponitaj kaj kiel "historia amnezio" la manieron per kiu estas eksponitaj la krimoj de komunismaj ŝtatoj.
Aliaj historiistoj, eĉ se ili kuraĝigas la daŭrigon de la komparaj studadoj inter naziismo kaj komunismo, juĝas ke la malsimilecoj inter la du ideologiaj kaj politikaj sistemoj superas iliajn similecojn. Laŭ Ian Kershaw "la komparo restas malprofunda",[6] dum Nicolas Werth, kiu kunverkis La nigran libron de la komunismo, opinias ke "ju pli oni komparas komunismon kaj naziismon, des pli la malsimilecoj evidentiĝas", kaj Marc Ferro, kiu opinias ilin "nekompareblaj", kritikas la "obsedon" pri tiu komparo. Tiuj opinioj estas komparindaj kun tiuj pri la koncepto de totalismo, kiun malagnoskas iuj spertuloj pri Sovetio aŭ pri naziismo.[7] Laŭ Saul Friedländer, ĉian komparon inter naziismo kaj komunismo aŭ itala faŝismo baras la ĉefeco de antisemitismo en nazia ideologio kaj la unikeco de la holokaŭsto en historio.[6]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search